domingo, 1 de março de 2009

Esenca Kontraŭdiro



Ni ĉiuj parolas pri la venko,

de nia granda idealo sur alies;

Ĉu ja la sukceso estas tie?

Aŭ alie ĉe nia propra memo?


Kiel povas paroli ni pri paco,

se nia vivo estas lukto konstanta?

Kiu ne volas igi sin giganta??

Kaj jen ke la movado esta fiasko...


Ĉiu vol-imponas sian vidon,

Anstataŭ ol simple nur labori,

favore al la kaŭzo, ne al si...


Kaj tiel, ne povas ni progresi:

Dum ĉiuj per ĝi volos furori,

ne helpos al ni simple la fido!



Ljanz (Lechjo), março de 2003

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Deixe aqui seu comentário. Muito Obrigado!
*Responderei o mesmo assim q possível*