quarta-feira, 9 de dezembro de 2009

Alkemio.



Unue, vi rigardu via-enen,

Ja kun tuta la via atento.

Tiel, kiam ne plu estos la penso,

tiam vi sin vidos klara-scene...


Sekve, foje vidinte sin mem

plena-malhele de la Spirito,

vi fine, povos iĝi Magiisto!

ĉiufoje kiam vi rigardos foren...


Tiu ĉi do estas la mistero,

la distingo inter ĉielo k. infero,

kiun multaj kredas esti fantazio?


Nedubeble, estas pluraj dimensioj,

Kaj certigi pri nur unu sfero...

Jen ĉi tie la reala iluzio!!!



Ljanz (Lechjo), dez de 2003

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Deixe aqui seu comentário. Muito Obrigado!
*Responderei o mesmo assim q possível*