domingo, 12 de setembro de 2010

Apokalipsa Antaŭsento



Estas ja dure pensi pri la nuno,

La realon de ĉi tiu nia mondo.

Ĉiuj nur agaĉas en konformo,

Memmotige far de la konsumo.


Mallarĝa estiĝis nia menso,

Ni perdis de l’ vivo la spiriton!

Aktoras ni ridinde, en sprito,

Sen iam ajn viziti la silenton.


De l’ umo en umo, akumulo,

La troo fariĝis nun la leĝo –

Ni vokas la dion de la morto!


Ĉu iu pridubas nian sorton,

Antaŭ tia agonio de l’ planedo¿

Nia nura espero – jen la lumo.



Ljanz (Lechjo), 12.09.10

2 comentários:

  1. "Mallarĝa estiĝis nia menso,

    Ni perdis de l’ vivo la spiriton!

    Aktoras ni ridinde, en sprito,

    Sen iam ajn viziti la silenton."

    Al mi multege placxis la poemo, sed precipe tiuj-cxi versoj.

    Gratulon!

    Leonardo (LEG)

    ResponderExcluir

Deixe aqui seu comentário. Muito Obrigado!
*Responderei o mesmo assim q possível*