quarta-feira, 15 de setembro de 2010

Esperanta Neŭtraleco.


Esperanta Neŭtraleco

_ Saluton _ Amiko diras al amiko _ Ĉu ni pridiskutos tiun projekton hodiaŭ?

_ Jes, certe kamarado.

_ Do vi jam pensis trankvile pri la tuta afero?

_ Mi jam studis ĝin pli ol unu fojo.

_ Bonege.. Tiukaze vi kosentas je mi pri la neceso de nova sidejo; de nova grupo
por nia movado?

_ Nenecese.

_ Hum? Kion vi diris?

_ Mi diris - Nenecese. Fakte nia reala problemo ne estas simple nova grupo. Kion
ni efektive bezonas estas nova vido; novan manieron rigardi la aferon.

_ Mi ne komprenas. Alitage vi konsentis je mi pri la neceso de nova grupo
renovigita. De alia teamo kiu ne ekskluzive pensu pri mono rilate al la
progresigo de nia afero.

_ Jes. Tamen, tiutage vi ne estis malferma al vera dialogo. Tiam vi estis tre
obskurigita de via ideo, tial mi ne volis estigi militon inter ni.

_ Ho, bone do! Sed, kiu motivo ŝanĝigis vian opinion? Krome, kion vi intencis
per tiu via "obskurigita"??

_ Nu, verdire mi ŝanĝis mian ideon ĝuste pro tio ke mi alimaniere perceptas
nian veran dilemon...

_ Kio? Dilemo?? Ho, diable! Kion vi volas diri ĉi foje?

_ Tion... Plej multe ni perdis la fokuson rilate al nia afero, kaj antataŭ ol ni
konjunkte labori por nia komuna celo, preskaŭ ni ĉiuj koncentriĝas kaj
defendas nur siajn privatajn konceptojn pri ĝi, forgesante ke, super niaj
ideoj, la propra afero en si estas pli grava.

_ Hum... Kion mi devas diri?

_ Vidu. Ĉu ne estas vere ke vi luktadas kontraŭ niaj propraj samideanoj favore
al via privata ideo?

_ Mi ne vidas tiel...

_ Rimarku. Por vi la defendantoj de nia afero ne povas celi monon per ĝi; ĉu
ne estas tio?

_ Kompreneble! Ĉar tio iras kontraŭ la spirito de nia afero. Ĝi devas celi la
fratecon interhoman, ne la homan egoismon kaj avidecon.

_ Prave. Sed, tiu ja estas via vidmaniero. Estas via privata koncepto pri ĝi.
Kial aliuloj ne povus vidi ĝi malsimile?

_ Kial? Simple.. Ĉar kiel mi diris, tiu estas la vera spirito de nia movado,
konforme al la propraj diroj de la iniciatinto!

_ Tamen, ni konsideru. Vi jam aŭdis kaj tre bone konscias pri la signifo de la
vorto idiosinkrazio, ĉu ne?

_ Idiosinkrazio... Ĝi ne multe ŝajnas havi rilaton al kio ni interparolas.

_ Ĉu vere? La vorto eksplikas al ni ĝuste la privatajn vidpunktojn de
la personoj. Tio estas, la esenco de la objektoj, estu ili kia ajn, ne troviĝas
en ili, ekzakte, sed, en la senco kiun la personoj al ili atribuas. Perfekte
kiel vi faradas.

_ Hum. Sed ĉu vi same ne faras tiel?

_ Jes, ja. Kvankam ne idente.

_ Bone, bone. Montru al mi la diferencon, do.

_ Estas sufiĉe malsimilaj manieroj prezenti nian vidon. Ni povas eksponi ilin
kiam oni al ni demandas, aŭ, alikaze, ni povas lukti por imponi ilin al la
homoj. Kaj, ni konvenu: kiam ni agas per kunfrontado, ordinare ni pli
malproksimigas la personojn anstataŭ ol konkeri ilian simpation.

_ Sed, denove mi demandas: kiel ni povas progresigi nian aferon se ne per la
korekta elmontro de ĝia vera spirito?

_ Kvienton. Pensu tiel... Kion ni ĉiam devas havi en nia menso estas la
difereco inter nia privata perspektivo kaj la esenco de la propra afero. La afero, en
si, ne estas kontraŭ monakirado. Multaj el ni estas kiuj havas problemon rilate
al mono.

_ Mi ne tre konsentas je vi...

_ Ni multe pli gajnas kiam ni respektas ĉies vidon kaj ĉiujn kunligas ĉirkaŭ la propra afero, anstataŭ ol apartigi niajn fortojn per grupoj ideologiaj.
_ Tamen, tiel oni riskas makuli la spiriton de la afero, mi ripetas.

_ Ne ne. La vera spirito de la afero estas respekto kaj interkompreniĝado; ne
batalado pro personaj kialoj kaj vidpunktoj.

_ Ho, tiuaspekte vi pravas.

_ Kaj, kiel prosperi en dividiteco? Ne eblas. Tial ĉiuj ni devas nin brakumi
ĉirkaŭ la afero mem kaj favore al ĝi, specife; ne kateniĝi je ĉi ties aú alies
koncepto privata. Nur tiel ni povas nomi nin esperantistoj, ĉar male, tiukaze
jes, ni ne plias ol egoismuloj luktantaj por afero pure persona.

_ Dio mia, ul'! Vi estas vere persvada!

_ Ne troigu, kara.

_ Ne, nun mi parolas serioze. Vi pravas. Multfoje ni vere perdas la fokuson...
Do, sume ni devas ĉiam prioritatigi la diskonigadon de la afero mem, kaj ne
specife la ideon kiun ni havas pri la afero. Interese. Estas ĝuste tio, ĉu ne?

_ Bone, nun estas vi kiu diras!

_ Ridojn ambaŭflanke.


Leonardo Janz - 08/2006.

Um comentário:

  1. Compreender, eu compreendi! Mas não poderia dizer que hoje ainda consigo improvisar. Muito menos, falar fluentemente. Tenho que recomeçar os estudos de Esperanto, nem que seja por meia hora ou uma hora por dia.

    Vou sempre apoiar iniciativas como a sua e de muitos outros que divulgam inovações em nossa cultura.

    Parabéns! Continue assim!

    Abçs,

    Ebrael.

    ResponderExcluir

Deixe aqui seu comentário. Muito Obrigado!
*Responderei o mesmo assim q possível*