sexta-feira, 10 de setembro de 2010

Verda Zen-Eseo – Dialogoj



_ Sed mi ne sukcesas trovi tiun vidon trans la vido kiun vi tiel facile priparolas. Kial diable mi havas tiun malfacilon dum multaj aliaj lernantoj jam sukcesis la unuan en-vidon¿
_ Tio okazas char vi multe kaj multe demandas, krom la fiksa movo kiun mi chiam rimarkas che via menso.
_ Sed ech la grandeguloj en meditado-statoj havas internajn movojn.
_ Jes ja. Tamen la via estas treege malsimila.
_ Mi tute ne komprenas kion vi diras.
_ La fakto estas ke vi neniam ajn komprenos.
_ Ho.. Kial vi diras tion, majstro!¿ Chu tio estas malbeno kontraú mia persono¿
_ Tute ne. Unue char nenie ekzistas personoj. Due, mi simple diras tion char la afero kiun ni chi tie studas kaj traserchas estas neniel ajn komprenebla.
_ Nu.. Sed.. Kial do ni havas la sanktajn librojn kaj chiutagajn instruojn¿
_ Por ke vi enuighu ghis la punkto en kiu ili farighu malnecesaj.
_ Sed tio estas entute nelogika.
_ Prave. La celo tie chie, samkiel en chiu ajn Budhisma Skolo ne estas la klereco, des malpli la klareco.
_ Sed, majstro..
_ Ho, dio mia! Silentu iomente, menso konfuza.

(mallonga paúzo...)

_ Majstro.
_ Hum... Mi certas ke vi ne silentis ech nur unu sekundo..
_ Mi volas almenaú kompreni pri la stranga fiksa movo kiu min blokas, laú vi diris.
_ Nu... Atenton do.
_ Chu vi konas Goshi¿
_ Jes, certe. Chiam kiam mi povas mi lin observas por kapti lian stilon kaj imiti la korekton.
_ Stulta! Jen via problemo!
_ Sed, majstro.. Kiu povas esti la problemo klopodi imiti tiujn pli saghajn ol ni¿
_ Nenie ajn ekzistas io tia; pli aú malpli da sagho. Aú oni sintenas en sagho aú en nescio.
_ Ve, majstro.. De kiam mi eniris chi tiun templon ghis hodiaú, mi havas la fortan impreson esti chiutage pli idiota, anstataú ol farighi sagha...
_ Kaj do¿ Chu vi ankoraú daúros tie chi¿
_ Mi sincere jam ekperdas mian intereson char tio ne estis, dekomence, mia chefa motivado.
_ Nun vi komencas sekvi la ghustan vojon.
_ Chu¿ Kiel tio povas esti!¿
_ Vi ekas paroli kaj montri vian realon antataú ol kopii kaj reprezenti aliulojn.

(dua parto – daúrigota)
L. Janz. 07.09.10

Um comentário:

  1. Ótimo post Léo, apesar de eu nao ter entendido muito bem, algumas palavras!!

    Muito bom,

    Lyh

    ResponderExcluir

Deixe aqui seu comentário. Muito Obrigado!
*Responderei o mesmo assim q possível*