Google+ Followers

sábado, 6 de novembro de 2010

Liberiga Enlumiĝo



Se homo li ne revas estas morta.

Se homo li ne amas, eninferas.

Homo orgojla malsimilas al fiera;

Subtilas menso saĝa de la trompa.


La venko kaj konkero de si mem,

Nur ebliĝas per kompleta sincero.

Klar-rekono, de la propra mizero,

Anstataú ol, kulpon ĵeti aliulen.


Sur mondo de maskaj personaĵoj,

La espero, plej altas ĝi la kanto -

Jen ĉie ajn ununuras la defio:


Memmortigo de’ l egoo, falsa mio,

Per kio ni fariĝas do amantoj –

Por ĉiama liberiĝo de la kaĝo.



L. Janz (Leĉjo), 01.11.10

Um comentário:

  1. Tre bona soneto, Janz!
    Via esperantnivelo vere estas imitinda!
    Brakumon,
    Sergio Sersank

    ResponderExcluir

Deixe aqui seu comentário. Muito Obrigado!
*Responderei o mesmo assim q possível*