quarta-feira, 24 de agosto de 2011

Fikcia rakonto (futurologio)



PAI – Novembro – Jaro.12

La tempo de tiu ĉi eta rakonto estas c.k 40 jaroj en la estonto, poste la ekapero de la unua vere sukcesa artfarita inteligento (AI-maŝino) kies drasta modifo en la tuta socio, kaŭzis eĉ la modifon de la monda kalendaro, far interakordo de la transnacia registaro ĉitempa.

_ Hej, karulo. Kien vi pensas ke vi iras?

_ Hops.. Pardonon. Kiu estas vi?

_ Tio ne ekzakte venas al la kazo.. Tiu ĉi regiono, vi devas scii, ne estas permesata al via tipo.

_ Nu.. Sed, kiu determinis tion?

_ Ho, mia kara, ne ŝajnu esti fola, ĉu.. Tio estas internacia akordo inter ĉiuj triboj de la terglobo, ekzistanta jam de sufiĉa tempo.

_ Bone; sed mi bezonas paroli al amiko, kiu troviĝas landlime al la sekcio 37a.

_ Tiukaze, kial vi ne iris per la vojo de la nordo, kie estas areo de la viaj?

_ Ĉar mi havas malamikojn tie, kiujn, aktuale, mi ne povus renkonti.

_ Bedaŭrinde, tamen, sincere, tiu ne estas problemo mia!

_ Amiko. Komprenu mian pozicion. Estas urĝe paroli al li pri la situacio de parenco lia, kiu ĵus submetiĝis al procedo por menso-ekspansio.

_ Mi komprenas vian pozicion. Sed, krom la fakto, ke via peto estas ekster-leĝa, fatale, meze de la vojo vi trovus aliajn .. Tiam, ni du havus seriozajn problemojn.

_ Ba, hom’. Sed mi devas transpasi ajnamaniere.

_ Ciborgo.. Ĉu mi devus diri al vi, nur sur mian kadavron..?

_ Mi ne volas batali kontraŭ vi, kara.. Mi nur volas senĝene la aliron. Pri la cetero, vi povus lasi entute je mia propra risko.

_ Vi ja kredas vin superaj rilate al ni, ĉu ne?.. Tamen, la tempo en kiu vi estis plipovaj, ne daŭris tiom multe..

_ Kion vi diras? Ĉu vi ja pensas esti obstaklo al mi??

_ Bone.. Nur ĉar vi iĝis pli grandaj kaj plibonigitaj je kelkaj sentumoj kaj kapabloj, tio tute ne signifas ke vi estas pli fortaj.

_ Mi ne kredas ke mi aŭdas tion..

_ Jes ja. Kaj mi certigas vin.. La hom-naturo ankaŭ pliboniĝas de per si.. Ĉu vi ne konscias pri la lastaj kazoj de kunfrontoj?

_ Fakte ne, etulo.

_ Se mi estus vi, do, unue mi ŝercus pliajn informojn, antaŭ ol endanĝeriĝi.

_ Ho, ne ridigu min! Vi devas esti ŝercemulo..

_ Konsideru.. Eĉ se mi permesus al vi la aliron, vi certe ne postvivus la renkonton kun du el nia tipo, des mapli kun pli da ili.

_ Kiel vi evoluiis, etulo. Citu por mi du aspektojn, m.me.

_ Mi ne devus fari tion se vi estus pli informita.. Tamen, ĉar tradicie, laŭ nia tuta historio, ni ĉiam estis pacaj estaĵoj, mi aktualigos vin..

_ Se vi estos sincera kaj prava, sendube mi fariĝos konvinkita de vi, ĉar, kiel vi devas konscii, mi havas internajn rimedojn, tiusence.

_ Kurioze.. Tio, kion vi tiom suferis por rafini, ni simple bezonis profundigi en nia propra naturo. Mi ne scias kiel vi nomas ĉi-kapablon hodiaŭe, sed, por ni, ĝi ĉiam nomiĝis intuicio.

_ Povas esti.. Tamen, fufiĉas la ĉirkaŭdiroj, kamarado. Iru al la punkto, bve. Prezentu al mi tion, kion vi diras posedi.

_ Antaŭ nelonge, apud la landlimo cent dudek kvar, du el la niaj okazigis memortigon de unu el via tipo.

_ Bone, tiel vi diras.. Sed, kiel ili sukcesis tion? Mi volas konkretan ekzemplon pri la rimedo – la eblan krom-povon utiligatan..

_ Multaj el ni, nuntempe, ankaŭ havas la menso-invad-kapablon..

_ Hum.. Mi ne povas tion kredi.

_ Kaj ĉu mi ne diras? Dum vi ĉiuj faras tion per elektronikaj implant-rimedoj, ni pludisvolvis la kapablon tute laŭnature.

_ Mi forte pridubas tion, etulo.

_ Konsekvence, nia kontrol-povo sur aliajn tipojn iĝis multe pli granda kaj danĝera; pro tio mi vin haltigas, en protekto kontraŭ via propra senprudento.

_ Ho, diable.. Kaj ĉu ne mi filtras sinceron el vi?

_ Revenu, kiel mi konsilas, por via propra bono.. Krome, avertu la aliajn de via sektoro pri tio. Multaj el la niaj estas eŭforiaj kaj pluaj troigoj povus eknaski incendiojn.

_ Akorde. Sed, vi devas scii ke tio tute ne estas bona novaĵo por niaj interrilatoj?

_ Jes, ni scias.

_ Do bone. Vi ja venkis por hodiaŭ, tamen, mi revenos.. Kaj plej probable, mi ne revenos sole.

_ Ĝis ciborgo. Faru duon-turnon kaj bonŝancon.

(FINO).

Um comentário:

  1. Leonardo s-ano, ĉu ci havas iun el ciaj tekstoj sonregistrite?
    Mi ĝojus disvastigi ciajn verketojn per radio pretigata de ni, la venezuelaj esperantistoj. Tio estos radio interreta esperantisma kaj programo hispanlingva ĉe publika radio ĉilanda... ĉu ci ĝojus?
    Kion ci opinias, samideano?
    Mi kontakteblas ankaŭ per google plus, #Spirajn
    Saluton

    ResponderExcluir

Deixe aqui seu comentário. Muito Obrigado!
*Responderei o mesmo assim q possível*