sábado, 27 de agosto de 2011

Reguloj de la teranoj




Jen ke la tedo fariĝas peza,

Dum la vojo iĝas nebula.

Ir-duone, ne multe kongruas,

Finiĝado per vivo almoza...


Klopodoj montriĝas tro vane,

Kiam oni fiksiĝas je imagoj.

Liberiĝu ni de la kaĝoj!..

Tiujn, fi-modeloj sur-ekrane..


Vivo sen-esta, estas morto,

Senvivas la ul’ senanima –

Ja duras trovi l’ ekvilibron...


En ĉi-mondo de ŝajn-kultivo,

La vero, estas io abomena –

Mensogo disdonas la meritojn.


Leonardo Janz
(Leĉjo),14/08/11

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Deixe aqui seu comentário. Muito Obrigado!
*Responderei o mesmo assim q possível*