sábado, 28 de julho de 2012

Ververe, nenio ekzistas






Yamaoka Teŝu, kiam li estis juna zen-studento, komencis viziti majstron post alia. Iam li decidis iri ĝis la majstro Dokuon de Ŝokoku. Tiel, en la deziro montri la multon, kiun li jam sciis, li diris vantece:

“La menso, Budho kaj ĉiuj la sentemaj estaĵoj, krome, ne ekzistas. La vera naturo de la fenomenoj estas malplena. Ne estas realiĝo; nenia iluziiĝo, nenia saĝulo kaj nenia vulgareco. La fordono malekzistas, samkiel, estas nenio por ricevi!”

Dokuon, kiu fumadis trankvile, nenion diris. Subite li trafis Yamaoka sur la kapon per sia longbambua pipo. Tio treege kolerigis la junulon, kiu tiam ekĵetis plurajn fivortigojn.

“Nu. Se nenio ekzistas, ‘demandis, kviete, Dukuon,’ de kie venas tioma kolero!?”



Tradukis, Leonardo Janz.
Originala fonto: persona kolekto el pluraj lokoj.
Observo: por kontrollegado, kritikoj/sugestoj aŭ scivola komparado ĉe la originala (por scipovuloj de la portugala) bvu rigardi la sekcion "Contos Zen" (1a rakonto, el kvar).
Komentoj: ĉiaj estas bonvenaj per la propra koment-opcio de la blogo, aŭ, ankoraŭ, per nia retadreso trovebla ĉe la profil-priskribo (maldekstra kolumne, meze de la paĝo-strukturo).

Um comentário:

Deixe aqui seu comentário. Muito Obrigado!
*Responderei o mesmo assim q possível*