Mostrando postagens com marcador E-poezioj. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador E-poezioj. Mostrar todas as postagens

sexta-feira, 1 de junho de 2012

La senkolora tempo




Malrapidas vi sen vido,

Kun avido, vi perdiĝas.

La ekzemploj de la filo

Estas brila kaj fidinda...


Sen prudento aŭ skolo

Iras vi do, ne-kredanto.

La perfidoj de l’ okuloj

Ja mortigas, sen kompato.


Tra in-formaj ĉielarkoj

La memoro onin rabas –

La kontraŭo samvalidas...


Ĉar la tempo estas griza..

En menso dia, aŭ diabla,

Oni jam tute ne distingas.


L. Janz, 01/06/12

sábado, 27 de agosto de 2011

Reguloj de la teranoj




Jen ke la tedo fariĝas peza,

Dum la vojo iĝas nebula.

Ir-duone, ne multe kongruas,

Finiĝado per vivo almoza...


Klopodoj montriĝas tro vane,

Kiam oni fiksiĝas je imagoj.

Liberiĝu ni de la kaĝoj!..

Tiujn, fi-modeloj sur-ekrane..


Vivo sen-esta, estas morto,

Senvivas la ul’ senanima –

Ja duras trovi l’ ekvilibron...


En ĉi-mondo de ŝajn-kultivo,

La vero, estas io abomena –

Mensogo disdonas la meritojn.


Leonardo Janz
(Leĉjo),14/08/11

quinta-feira, 26 de maio de 2011

Esperanta korinklino



Knabino alilanda, bela kaj ĉarma;

Via rideto rompigas ĉiujn korojn...

Kaj via brilo, anima, estas kontaĝa;

Malbenata, inter ni estas la muro!


La muro de l’ distanco, malvarmiga,

Kiu ne helpas la anim-proksimiĝon..

Ĉu vi igus min de vi, la koramikon,

Ne estus ĉi-problemo skandala¿¿


Ĉu ekzistas por la amo landlimoj,

Kultur-baroj kaj aliaj similaĵoj¿

Sincere, mi ne certas pri ĉi tio...


Kio diktas, de la koro, melodiojn¿

Ĉu vi iam vokos min por la vojaĝo,

Aŭ ĉio tio estas deliro, iluzio¿¿


Leonardo Janz (Leĉjo), Kuritibo, 24/05/2011

domingo, 12 de setembro de 2010

Apokalipsa Antaŭsento



Estas ja dure pensi pri la nuno,

La realon de ĉi tiu nia mondo.

Ĉiuj nur agaĉas en konformo,

Memmotige far de la konsumo.


Mallarĝa estiĝis nia menso,

Ni perdis de l’ vivo la spiriton!

Aktoras ni ridinde, en sprito,

Sen iam ajn viziti la silenton.


De l’ umo en umo, akumulo,

La troo fariĝis nun la leĝo –

Ni vokas la dion de la morto!


Ĉu iu pridubas nian sorton,

Antaŭ tia agonio de l’ planedo¿

Nia nura espero – jen la lumo.



Ljanz (Lechjo), 12.09.10

quarta-feira, 9 de dezembro de 2009

Alkemio.



Unue, vi rigardu via-enen,

Ja kun tuta la via atento.

Tiel, kiam ne plu estos la penso,

tiam vi sin vidos klara-scene...


Sekve, foje vidinte sin mem

plena-malhele de la Spirito,

vi fine, povos iĝi Magiisto!

ĉiufoje kiam vi rigardos foren...


Tiu ĉi do estas la mistero,

la distingo inter ĉielo k. infero,

kiun multaj kredas esti fantazio?


Nedubeble, estas pluraj dimensioj,

Kaj certigi pri nur unu sfero...

Jen ĉi tie la reala iluzio!!!



Ljanz (Lechjo), dez de 2003

domingo, 1 de março de 2009

Esenca Kontraŭdiro



Ni ĉiuj parolas pri la venko,

de nia granda idealo sur alies;

Ĉu ja la sukceso estas tie?

Aŭ alie ĉe nia propra memo?


Kiel povas paroli ni pri paco,

se nia vivo estas lukto konstanta?

Kiu ne volas igi sin giganta??

Kaj jen ke la movado esta fiasko...


Ĉiu vol-imponas sian vidon,

Anstataŭ ol simple nur labori,

favore al la kaŭzo, ne al si...


Kaj tiel, ne povas ni progresi:

Dum ĉiuj per ĝi volos furori,

ne helpos al ni simple la fido!



Ljanz (Lechjo), março de 2003

quarta-feira, 2 de fevereiro de 2005

Esperantist-arto



Ja fuŝas paroli, endas labori,

Jupli konstante ni povos;

Malbonaj ventoj, ne povos nin bloki,

Fideme ni iras al gloro.


La aĉajn parolojn kaj laciĝon,

Ni flanken-metu kaj pluen-iru;

Subite, hazarde, el sunsubiro,

Revenos la granda feliĉo.


Por kiam, do, tiu tempo,

Nenie neniu certas -

La grundo jam ekmoviĝas...


Silentu, nu, en kontento,

Jen la ago perfekta,

per kiu ni ĉiujn mirigas.



L. Janz - 01.04

quarta-feira, 19 de fevereiro de 2003

Oportune



Se vi ne komprenis, bedaŭrinde!

Ĉar mi, eksplikis tute klare.

Do, vi ne agu mens-avare,

Ĉar male, vi kondutos ja rididne.


Kion do, povus nun mi fari?

Se vi preferas aktori kiel fola?

Ĉu vi ne shatas l' aferon kiam bola?

Do, nun, estas via vico skandali!


Ĉu vi komprenis, aŭ ne, la mesaĝon,

tiu ja estas problemo tute via,

kies meriton mi ne volas analizi...


Sed, plias-shanco por la liston aktivi!

iĝonta, preslaŭ kiel karelia,

por nin doni la fi-ego-masaĝon.



LJanz (Lechjo), Fev. 2003.